====== Mia amo restis for ====== https://www.youtube.com/watch?v=4cXlTumFRyU ==== Teksto ==== Mi ĝis la maten’ Vin atendis sur la kaj’ Sed por mi ja malplenis ĉiu trajn’ Mi alvenon vian antaŭĝojis dum semajn’ Mi solas nun kun multe da ĉampan’ [refreno] a-uuu Mia amo restis for Fiaskis rendevu’ a-uuu Mia kompatinda kor’ Ĝi ne amemos plu Kaj en la staci’ Mi observas junan paron Kvazaŭ ili povus esti mi Sed mi staras nur En malvarma januar’ Perdiĝas mi en pensoj pri envi’ [refreno] Ili diras Ke ĝi alvenas post ĉagren’ Sed reĝas nun La sento de malplen’ [refreno ĝis la fino] {{tag>kanto litero_m}}