====== Zimbabve ====== ^Teksto|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| ^Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| ===== Teksto ===== Jan Smit, Jan Smit sola regis Rodezion, kontraux vol' de l'popol' faris kaj arangxis cxion, sen en la densej' jam ekflamis la rezisto, luktis nigra popol' por la rajto de l'ekzisto. //Refreno, 2-foje:// >Zimbabve, pa-ra-ra, Zimbabve, >nigra popolo gxojas tre (denove) Kaj la plej alta cxef' tiam naskis ruzan planon: por prezida posten' tuj trovu ni lokanon. Se nigra muzel' mem proklamos respublikon, jam lia aper' kontentigos la publikon. >//Refreno// Jen por la popol' estas preta manifesto: cxiu civitan' marsxu al la granda festo. La nigrul' kun kares' sin direktas al popolo: ni nun agos (jes!) nur laux la komuna volo! >//Refreno// Jen mia promes': baldaux fartos ni elite, cxar ni kreskas (jes!) ne kvante, sed kvalite! La cxef' al progres' jam ekhavis ardan amon, se li diros "jes!", tuj ripetu vi la samon! >//Refreno// Obe' kaj kontent' estas via sola devo, tion diras prezident', nia pastro Muzorevo. La liber' en la land' tuj ekregos ekde nune. Hej, nigra logxant', kial vi ne gxojas kune?! (Nu, porkoj, tuj gxoju!) >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== *http://www.tejo.org/rejm/melodioj.php#zmb la melodio por posxtelefono {{tag>litero_z kanto barda movada esperanto}}