====== Zime-zum ====== ^Teksto/Melodio|hungara popolkanto| ^E-teksto|Pauxlo BALKÁNYI| ^MIDI|{{ :muziko:virageknal-eg-a-vilag.mid |}}| Publikita en: Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, pagxo 47. Je melodio de ankaŭ origine sxerca popola kanto naskiĝis serio da strofoj en esperanto, kvazaŭ esperantaj popolkantoj. {{:zime-zum.png?600|}} ===== Teksto ===== Hundo estas bona besto, La dimancxo estas festo; Zime-zum, zime-zum, La dimancxo - bum, bum, bum. Se vi havas kapdoloron, Tuj alvoku la doktoron; Zime-zum, zime-zum, La doktoron - bum, bum, bum. //Pluaj strofoj:// Dum la nokto lumas luno Dum la tago brilas suno Zime-zum, zime-zum Brilas suno bum-bum-bum Estas bona la vetero Bone estas sur la tero Zime-zum, zime-zum Sur la tero bum-bum-bum Ecx se estus pluva, venta Vi nur estu diligenta! Zime-zum, zime-zum Diligenta bum-bum-bum El cxielo falas pluvo Gxoje kvakas ran' en kuvo Zime-zum, zime-zum Ran' en kuvo bum-bum-bum Matenmangxas la infano Bone gustas buterpano Zime-zum, zime-zum Buterpano bum-bum-bum Cxu la knabo bone lernis? Instruisto forte ternis Zime-zum, zime-zum Forte ternis bum-bum-bum Supre estas la plafono Kaj malsupre estas planko Zime-zum, zime-zum Estas planko bum-bum-bum Dekstre kusxas jen la plumo Kaj maldekstre ho, la gumo Zime-zum, zime-zum Ho, la gumo bum-bum-bum Sub la arbo la gorilo Sur la bordo krokodilo Zime-zum, zime-zum Krokodilo bum-bum-bum Toldi estas tre kuragxa Kaj Zamenhof homo sagxa Zime-zum, zime-zum Homo sagxa bum-bum-bum . Bela estas Hungarlando Bona estas Esperanto Zime-zum, zime-zum Esperanto bum-bum-bum Brave lernis juna knabo Lin instruis frat' Lazaro Zime-zum, zime-zum Frat' Lazaro bum-bum-bum Hundo svingas sian voston Cxar ricevis grandan oston Zime-zum, zime-zum Grandan oston bum-bum-bum Vino estas en botelo Sur la brusto verda stelo Zime-zum, zime-zum Verda stelo bum-bum-bum Rozo estas en la vazo Rugxa kiel lia nazo Zime-zum, zime-zum Lia nazo bum-bum-bum Al li placxas rugxa vino Al mi placxas blond-knabino Zime-zum, zime-zum Blond-knabino bum-bum-bum Fisxon kaptas granda reto La junulon knabineto Zime-zum, zime-zum Knabineto bum-bum-bum Bone lavu vian kapon Ne ricevu vangofrapon Zime-zum, zime-zum Vangofrapon bum-bum-bum Pasis jam la kvara horo Cxesis gxoje la laboro Zime-zum, zime-zum La laboro bum-bum-bum Mi ja volas hejmeniri "Bonan nokton" devas diri Zime-zum, zime-zum Devas diri bum-bum-bum Nun sekvas la lasta strofo Ne okazu katastrofo Zime-zum, zime-zum Katastrofo bum-bum-bum Ne ridetu tiel stulte Mi ne kantas jam pli multe Zime-zum, zime-zum Nun mi finas bum-bum-bum ---- ===== Melodio literumita ===== F-dur (F-majxor) 2/4 ffff|8888|fgaf|8888| gggg|8888|c↑bag|8888| ffc |884 |ffc |884 | dbag|8888|fff |884 || La simbolo c↑ signifas, ke la sono "c" estas en la pli alta oktavo (=okto). Oni kantas ankaux alie: * en ambaux strofoj: "Esperanto - bum, bum, bum." * iom sxangxita melodio: F-dur (F-majxor) 2/4 ffff|8888|fgaf|8888| gggg|8888|c↑bag|8888| fff |884 |fga |884 | gc↑bg|8888|fff |884 || * eĉ iom pli ŝanĝita melodio> F-dur (F-majxor) 2/4 ffff|8888|fgaf|8. 16 88| gggg|8888|gabg|8888| fc |44 |ffc |884 | gbag|8888|fff |884 || {{tag>kanto litero_z infana popola}}