Adiaŭo

Muzikorusa kanto
E-tekstoB. Tornado
MIDIadiauxo.mid

Teksto

Nebula duonlum' ĉirkaŭe malserenas,
Kaj tremetanta stel' en sol' rigardas nin.
Ke hastas konduktor', li certe ja komprenas,
Ke adiaŭas mi por ĉiam kun fraŭlin'.

Malgajas la rigard', kaj manon premas mano.
Ĉu renkontiĝos ni? Sed eble nur post jar'?
Mi eble perdos vin en homa oceano…
Kaj jen vi staraa nun ĉe nokta vagonar'…

Kaj viajn vortojn mi konservas en memoro,
La varmon de la man' kaj brilon de l'okul'.
Kaj jen eksonos tuj la lasta jam sonoro,
Kaj mia vagonar' perdiĝos en nebul'.

Foriris vagonar', ĝin glutis blanka fumo.
Viola duonlum' ĉirkaŭas nokte min.
Kaj restis sola vi en trista duonlumo;
Sed firmas nia am', mi scias, amikin'.