Allogkanto de laborist-esperantistaj infanoj

Esperanta tekstoCorry de COCK
Tiponova teksto

Teksto

Jen antaŭ vi la infanar',
De la Esperanto land',
La geidoj de la proletar',
Kiu restas fortiĝant'!

Ni marŝas rekte al la cel',
Ni laciĝon konas ne,
Pro brilo de nia verda stel',
Ĉie foriĝas la ve'!

Malamikojn ne konas ni,
Ni vivadas nur en pac',
Ĝoje do sonu la gaja kri'
Tra la vasta blua spac'!

Ni kantas nur kun gaja kor',
Vi aliĝu ĉiuj tuj.
Bonvenigas vin per laŭta kri'
Tuta Esperantistuj'!