Enhavtabelo

Amata land'

Teksto

C Dm
Ie sur Tero eksonos la kant'
G C
En la lingvo plej kara por mi.
C Dm
Ie aperos sur Tero la land',
G C
Tutan jaron mi revis pri ĝi.

Refreno:

C Dm G C
Iras al vi, amata land',
C Dm G C
Kuras al vi, amata land',
C Dm G C
Nure al vi, amata land',
C Dm G C
Nia tendaro - amata land'.

Tie en tendoj, sub verda tegment'
Loĝas gaja, bonkora popol'.
Tie atendas labora torent'.
Festa ĝojo, tenera konsol'.

Refreno

Bluan vesperon karesas la flam',
Sonas voĉoj kaj dancas fajrer'.
Se en ĉi lando vi revos pri am' -
Amo venos, plej bona sur ter'.

Refreno

Venos de l' fajro sopira rebril',
Diros ni: “Ĝis revido, tendar'!”
Ĉiuj ploretos, kaj eĉ krokodil'
Ĵuros lingvon ellerni dum jar'.

Refreno

Iras al vi, amata land',
Kuras al vi, amata land',
Nure al vi, amata land',
Esperantujo - amata land'.

Posxtelefone