Amo, dia amo

Rimarko: komparu kun Amo, juna amo kaj Amo, dolĉa amo

Teksto

Amo, dia amo, kie vi troveblas?
Nek sur montoj kreskas, nek en kamp’ semeblas.

Belan aminklinon ofte mi ja ĝuis.
Ne plu mi ĝin trovas, tute ĝi forfluis.

Se la amo kreskus alte sur la rokoj,
multaj virgulinoj serĉus en ĉi lokoj.

Ne sur rokoj kreskas amo por knabino,
restas ŝi sen amo, serĉos ĝin sen fino.