Amo, dolĉa amo

Rimarko: komparu kun Amo, dia amo kaj Amo, juna amo

Teksto

Amo, dolĉa sento, de kie vi venas?
En arbar‘, sur kampo oni vin ne prenas.

Se la amo flore sur la montoj kreskus,
multaj por ĝi sian junan vivon riskus.

Amo, dolĉa amo, iam mi vin ĝuis,
sed jam kiel akvo de mi vi forfluis.