Amo, dolĉa sento

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard V. Tvarožek
Origina titoloLáska, bože láska
MIDIamo_dolcxa_sento.mid

Teksto

Amo, dolĉa sento, de kie vi venas?
En arbar', sur kampo oni vin ne prenas.

Se la amo flore sur la montoj kreskus,
multaj por ĝi sian junan vivon riskus.

Amo, dolĉa amo, iam mi vin ĝuis,
sed jam kiel akvo de mi vi forfluis.