Enhavtabelo

Aŭdu nun pri novaĵ'

Esperanta tekstoRoel HAVEMAN

Teksto

Aŭdu nun pri novaĵ',
Ĝoju kun jubil',
Ĉar el la virgulin'
Ĵus naskiĝis fil'.

Enmetis sian ĵusnaskiton
En la stalan kripoliton
Sankta Virgulino.

Tukojn por Jesu-Krist'
Kontraŭ frostotrem'
Metis kara Jozef'
Kovre kun zorgem'.

Envolvis filon Virgulino,
Tenis lin ĉe sia sino,
Kantis ŝi konsole.

Eksteraj ligoj