Enhavtabelo

Bal-ado

Teksto

Iam en sonĝo aŭ real'
Ĉeestis mi en flora bal',
Mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro.
Ŝi flustris: “Ne forgesu min!”
Pasianhelis ŝia sin'.
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.

Refreno:

Mi flugis kvazaŭ papili',
Ĉe multaj restis sub foli',
Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
Admiruminoj ravis min,
Netuŝuminoj pikis min,
Sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino.

Kapklinis ni al ĉiu par',
Ni dancis en la flora mar',
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.
La kapojn turnis flarumin',
Abelojn logis suĉumin',
Neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.

Refreno

Ne longas flora vivodaŭr',
Ni plukas multajn sen bedaŭr',
Eĉ neplukitaj velkas fine de l' sezono.
Post la petaldefal' al ni
Amar' postrestas de opi',
Sed ankaŭ semoj de l' esper' pri novbutono.

Refreno

Videoj

"Bal-ado" en Youtube kun subtekstoj en Esperanto

"Bal-ado" en Youtube kun subtekstoj en la rusa lingvo

MIDI-dosiero

bal-ado.mid