Balado Pri Pineli

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

En milan' estis varma vespero
Estis varma, tre varma vetero
“Kaporalo, malfermu fenestron”
Eta puŝo: pineli ne plu

“Policestro, mi estas senkulpa
Mi jam diris kaj ade rediras
Anarĥio signifas ne bombojn
Sed justecon en la liberec'”

Ne fabelu, kulpulo pineli
Via kara kunulo konfesis
Nur pro li la atenco sukcesis
Kaj helpinto ja estas nur vi

vi mensongas< alkrias pineli
Kamarado ne ĵetis la bombon
Ĉar farintoj de ĉi-hekatombo
Estas mastroj kaj ne proletar'

Nu, atentu, kulpulo pineli
Ĉar ĉi-ĉambro jam plenas je fumo
Se vi pluas jen estas fenestro
Kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc'

Oni murdis lin ĉar kamarado
Kaj ne gravis de li senkulpeco
Anarĥio de krim' estas speco
Diris fia polic-komisar'

Post ĉerko tri mil kamaradoj
Hisas alten batalan ni flagon
Ĉi-vespere jen estas la ĵuro
Ke ne haltos tiele la lukt'

Policestro kaj kunpolicanoj
vi mortigis al ni kamaradon
Nur por kaŝi ŝtatan masakron
Sed plej akra de ni estos venĝ'

En milan' estis varma vespero
Estis varma, tre varma vetero
Kaporalo malfermu fenestron
Eta puŝo: pineli ne plu