Blovas ventoj

Muzikoukraina popolkanto
E-tekstoV. Samodaj
MIDIblovas_ventoj.mid

Teksto

Blovas ventoj, arbojn fleksas,
Mornaj kaj malvarmaj…
Kor' doloras, sed okuloj
Restas ja senlarmaj.

En sopiro, en ĉagreno
Pasas jar' post jaro.
La konsola dolĉa venas
Nur post ploramaro.

Se feliĉon plor' ne donas, -
Pli trankvilas koro;
Eĉ minuton da feliĉo
Gardas la memoro.

Eĉ por mia sort' malbena
Enviuloj estas:
Ĉu herber' en kamp' dezerta
La feliĉon festas?

La herbero, kiu kreskis
Sur malplena strando…
Sen karul' maldolĉas vivo
Ankaŭ en hejmlando!

Kie, kara, nigrobrova,
Vi troviĝas? Venu!
Min, mizeran, suferantan
Tuj al vi alprenu!

Se mi havus la flugilojn,
Flugus mi al foro,
Ĉar mi velkas, mia kara,
Sole en angoro.

Pro ĉagreno de l'soleco
La anim' malsanas.
Kiu, kiu min karesos?
Min neniu amas.