Bonan nokton

Noto: Komparu kun Bonan nokton, filet' aŭstra popolkanto.

Teksto

Bonan nokton jen mi bondeziras al vi!
Litkuŝante nun jam vi ekpensu pri l’Am’!
Rozon mi dum renkont’ donas al vi ĉe l’font’
/:kaj en dorma ripoz’ sonĝu vi pri la roz’!:/

Dolĉan sonĝon nun mi bondeziras al vi!
En la nokta mallum’ jen aperos la lun’!
Kaj en dorma ripoz’ venos mi kun la roz’,
/:ruĝa kiel la flam’ - la simbolo de l’Am’!:/