Bonan vesperon

Teksto

Bonan vesperon, karaj amikoj!
Plenas denove la koncerta salon
post niaj vojoj, glataj kaj pikaj
vere, hodiaŭ akceptas la bon'.

Kiel kutime tagoj rapidas
ni trans la arboj arbaron ne vidas
venas kaj fuĝas venko kaj famo,
bonas iamo!

Sed novaj vojoj, novaj impresoj,
kuras antaŭen jaroj kaj prezoj.
Fora feliĉo - nigra balzamo -
belas iamo!

Iam okazas - en via btusto
trilas aŭtune printempa koruso.
Fajra fantomo, flugas la amo,
dolĉas iamo!

Tamen ja multas gajnoj kaj perdoj
ŝajne aperas utilaj spertoj.
Trompas la spert'- senripetas la samo,
vokas iamo!

Kaj ĉio daŭras - plago kaj bono,
plenos denove la koncerta salono.
Daŭras la vivo - gardu esperon.
Bonan vesperon!