Brilas roso en mateno

Teksto
Muziko
Tradicia kataluna
E-tekstoKaj Tiel Plu
KantasKaj Tiel Plu

Teksto

Brilas roso en mateno
kaj la nokto iras for,
ne forgesu min karega,
nuras vi ĉe la memor'.

Ne forgesu min karega,
via ĉarmo ravis min
de ĉi-tago dolĉa tago
kiam mi ekvidis vin.

Stelo mankas en ĉielo,
mondo priploradis ĝin,
nun troveblas ĝia helo
sur vizaĝ' de l'amatin'.