Denaskulo

MuzikoTom KELLY
Esperanta tekstoRogier HUURMAN
Tiponova teksto
Originala titolo Like a virgin
Originala plenumoMadonna

Denaskulo estis originale verkita por la muzikalo June kaj kune, kaj ĝin kantas la roluloj 'Anja' kaj 'Viktor'.

Teksto

An: Du gepatrojn havas mi, kuniĝis en kongres’
Mi estis en movad’ ekde aĝo ses
Ĉiam fremda, eĉ en hejm’, kiu kredus min en la lernej’
Sed en IJK, mi ja sentas min en IJK hejme plej

V+An: Denaskulo
Por gazetoj la favorit’
Denaskulo
Ni ekzistas, ne estas mit’

V: Mia lingvo ekde nask’, ne ekzistas, ĉu?
Ĉu iu ajn parolas tiun lingvon plu?
Kaj por vi estas mi simbol’ de Esperant’
En Jutubo mi, en Jutubo spektis vi min kun simpla kant’

V+An: Denaskulo
Fama de unua kongres’
Denaskulo
Nenion faris, jam sukces’

An: Gramatik’, kia trik’, fuŝas mi la akuzativ’
Simple lasu min, mi nur volas ke vi lasu min en mia propra viv’

V+An: Denaskulo
Ni simple estas ni
Denaskulo
Ni ne povas esti pli
Denaskulo
Denaskulo