Mi proponas prezenti tekston por kelkaj kantantaj personoj per tabelo. Laŭ mi ĝi bone spektas. Ĉu?
Se ĝi plaĉas al vi, translokiĝu ĝin en la artikolo.
1a Voĉo | 2a Voĉo | Horo | |
Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo! | |||
-Veke vibru, veke vibru, -Veke vibru verda voko! -Veke vibru, veke vibru, -Veke vibru verda voko! -Veke vibru, veke vibru, -Veke vibru verda voko……! | -je..s, -jes, -jes, -jes, | ||
-Mil okcent kvindek naŭ Alvenis homo al la | |||
mondo | |||
kvazaŭ.. Li estus sendita por tasko misiista Altkvalita. Sur la tero | |||
infinita | |||
Dekkvina de decembro estis la dato Bjalistoko, pola urbe..to, la kandidato Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton Kiu sanĝus la mondon sen uzi bajone..ton Lazaro Ludoviko Zamenhof Estis la nomo de la homo kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. | |||
-E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. | |||
E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. | |||
-Komenciĝis, do, la revolucio Kiu alportus nur bonon al civilizacio Esperanto ĉiuloken senhalte iras Simpatianton tra la mondo ĝi | |||
-aki..ras | |||
Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur. Sed ankaŭ efika, praktika, komunika Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas Tute libere, ĝi evoluas vere. Esperanto estas uzata proze aŭ poezie En ĉiuj rilatoj kaj ali..e. Interprete, interete ankaŭ ĝi utilas Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble, ja furoras | |||
-Pro tio Esperanto multe | |||
-va..lo..ras | |||
-Do!… | |||
-Dehaku. | |||
-Do!… | |||
-Dehaku. | |||
-Do!… | |||
-Dehaku se vi povas baoba….bon. | |||
-Dehaku se vi povas la revon de l’ knabo el Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La.. provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko. Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. | |||
Jes!!! | |||
Jes!!! | |||
-E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. | |||
E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. | |||
(tre rapida kantisto alternado!) | |||
-Eksonu nova kanto | |||
-Pri la lingvo Esperanto, | |||
-Pri ligil’ internacia, | |||
-Revo nia, amo nia! | |||
-Kreitaĵ la plej mirinda | |||
-Vere estas ĝi laŭdinda | |||
-De verkistoj, de poetoj, | |||
-En poemoj kaj odetoj, | |||
-Pli ol tondro de bataloj, | |||
-Pli ol dolĉaj najtingaloj, | |||
-Pli ol belaj aktorinoj, | |||
-Pli ol fajfoj de maŝinoj, | |||
-Pli ol oro la plej brila, | |||
-Pli ol gloro senutila, | |||
-Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, | |||
-Krom la amo kaj la Dio. | |||
-Dum venonta la centjaro, | |||
-Sciu esperantistaro, | |||
-En Eŭropo, Ameriko, | |||
-En Azio kaj Afriko, | |||
-Kie ajn vi veturados | |||
-Esperanton vi trovados, | |||
-Sur la strato, en vagono, | |||
-En hotelo, en salono | |||
-Kaj eĉ en privata domo | |||
-Ĝin parolos ĉiu homo: | |||
-Laboristo, profesoro, | |||
-Kaj juĝisto, kaj doktoro, | |||
-Kaj hebreo, kaj kristano, | |||
-Kaj litovo kaj japano, - | |||
-Kaj pereos la plendato: | |||
“Mi vin ne, -mi vin ne, -mi vin ne, -komprenas, frato”. | |||
-Por ke venu tiu horo - | |||
-Kune fratoj, al laboro! | |||
-Jen per kanto, jen per vorto, | |||
-Jen agante ĝis la morto, | |||
-Servu ni al la afero, | |||
-La plej bela sur la tero, | |||
-Gardu ĝin de la forgeso | |||
-Per parolo en la preso; | |||
-Iru kiel apostoloj | |||
-Ĝin prediki por popoloj, | |||
-Kaj eksonu nia voko | |||
-Sur la ter’ en ĉiu loko, | |||
-En vilaĝoj, en urbetoj, | |||
-En lernejoj, en gazetoj, | |||
-Kaj servantajn al la vero | |||
-Nin fortigu la Espe..ro…. | |||
-E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. | |||
E..spe..ranto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. |