Dolĉevoĉa kantobirdo

Teksto

Dolĉevoĉa kantobirdo
super kampoj plialtiĝas
/:poste en senmova ŝveb’
tuj alflugas al bonstreb’.:/

Al ĝardenoj malaltiĝas,
super domoj proksimiĝas
/:kaj al homo diras ĝi
kun videbla emoci’: :/

“Gloron ja al viaj manoj!
Agrojn vidu, kamparanoj:
spik’ mallevis trunkon jen
pro la pez’ de grajnoplen’!”