Dormkanto

AŭtoroFranz SCHUBERT
E-tekstoJan ZIERMAN
Origina titoloWiegenlied
MIDIdormkanto.mid

Teksto

Dormu, dormu ĉarma kara knabo,
Dolĉe lulas mano de l'patrin',
Ripozadon ŝia amo
Donas dolĉe movetante vin.

Dormu, dormu, eĉ en tomba ripozado
Vin protektas la patrina man';
La deziron kaj la havon
Ŝi prizorgas per elkora am'.

Dormu, dormu, sur lanuga lito.
Vin ĉirkaŭas ama melodi';
Post la dormo, bela rozo
Kaj lilio estos rekompenc' por vi.