| Muziko | Krysztof Daletski | 
|---|---|
| Esperanta teksto | Krysztof Daletski | 
| Tipo | traduko | 
| Originala teksto | Joseph von EICHENDORFF | 
Traduko de la poemo “In der Fremde” de Eichendorff, denove muzikigita.
El la hejmo malantaŭ la fulmoj / Ventego la nubojn alblovas.
Sed patrino kaj patro jam mortis: / Neniu min tie plu konas.
Venas baldaŭ, aĥ baldaŭ la tempo / De l' ripozo sub arbara bru'
En soleco, kaj ankaŭ ĉi-tie / Neniu konas min plu.