En la IJK

Esperanta tekstoJoMo
Esperanta plenumoJoMo

Teksto

Por bona lerno kaj progres′
Mi iam iris al kongres'

Refreno:

En la IJK, en la IJK
En la IJK povas okazi io ajn

Varmis etoso kaj umad′
Dum la IJK en Kerkrad'

Refreno

Mi senzorgintus ĝis la fin'
Se ne aperis jam polin′

Refreno

(Ĉiuj kune)

Longa refreno:

En la IJK, en la IJK
En la IJK, en la IJK
En la IJK povas okazi io ajn

Post centa bambo dum dancvesper′
Naskiĝis por mi la esper', ke

Refreno

Ni flirtis en amasloĝej′
Dank' al Di′, al ŝi, kaj al TEJ'

Refreno

(Ĉiuj kune nun)

Longa refreno

Ekanta amo kun la PIV
Daŭradas dum la tuta viv′

Refreno

(Ĉiuj kune nun)

Longa refreno

En la IJK povas okazi io ajn
En la IJK povas okazi io ajn