En sun’ tri knabinoj

AŭtoroGustaf Fröding (1860-1913)
E-tekstoE. Malragren
Origina titoloTre trallande jäntor
MIDIen_sun_tri_knabinoj.mid

Teksto

En sun' tri knabinoj iradis,
sur vojo al “Lindane Li”.
La jupoj svingiĝis, flirtadis,
kaj gaje kantetis la tri.
Tra-la-la-la-la-la ktp.

Kaj ili soldate marŝadis,
kaj poste valsadis la tri.
La senparulin’ laciĝadis.
Do kantu kun ĝoj' tiel ĉi.
Tra-la-la-la-la-la ktp.

Sed kreskis ĉe kurbo primolo,
kaj tie kun granda talent’
kriadis la tri; Ho kukoloj
kaj levis la jupon. Silent'!
Tra-la-la-la-la-la ktp.

Fariĝis silento mortmorta,
ruĝiĝis jen ciuj la tri.
Sed kial silent' tiel forta,
kaj kial ruĝiĝ' tie ĉi?
Tra-la-la-la-la-la ktp.

Jes,
Ĉar staris ce kurbo idolo,
studento, sed ne! estis tri
kriante imite: Kukolo!
Kaj jen la gajega ari'!
Tra-la-la-la-la-la- ktp.