| Esperanta teksto | G. O. KARLSSON | 
|---|---|
| Tipo | traduko | 
| Originala plenumo | I gamla, döende jätteekar | 
Kverkar' giganta! De temp' pasinta
staradas vi.
Pri sangbatal', kiun vi vidinta, 
nun pensas mi.
/: Trankvila estas la region',
sed nikso ludas en plenda ton'. :/
Noktmeze, kiam la herboj teraj
kliniĝas, jen!
pro la blovetoj, la dolĉ-someraj, 
ĉe Jelmaren,
/: la tero ĝemas en dormaspekt',
la vento flustras pri Engelbrekt. :/
Vivago lia, la grandanimo,
la vira sent'
ankoraŭ vivas en altestimo
ĉe nia gent'.
/: Sed en la pens': “Kiel mortis li?”
sin miksas ĉiam melankoli'. :/