Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Guilhermo de Souza Lima kaj Markone Froes
Mi konas tiom da historioj 
Kiun mi povas diri al vi 
Mi konas ankaŭ tiom da vojoj 
Kie mi povas renkonti vin
Sed se la pluvo falas 
Kaj la suno neniam brilos plu…
Estis unu fojo, jam de longa tempo 
Mi ne memoras plu, kiam ĉio okazis
Mia kastelo restas en ruinoj 
Mia armaĵo kaj miaj  armoj 
Jam de longa tempo ĉiuj perdiĝis 
Kiel la malveroj kiujn mi diris
Sed ĝis nun, tute bone 
Mi faris elektojn kiuj konvenas min 
Estis unu fojo, mi ne memoras plu 
Kiam ĉio okazis, jam de longa tempo
Mia kastelo restas en ruinoj 
Mia armaĵo kaj miaj  armoj 
Jam de longa tempo ĉiuj perdiĝis 
Kiel la malveroj kiujn mi diris
Sed se la pluvo falas 
Kaj la suno neniam brilos plu…
Estis unu fojo, jam de longa tempo
Mi ne memoras plu, kiam ĉio okazis
Estis unu fojo, mi ne memoras plu 
Kiam ĉio okazis, jam de longa tempo
Mi ne memoras plu…
Jam de longa tempo…