Enhavtabelo

Faduo pri l' avareco

MuzikoKrysztof Daletski
TekstoKrysztof Daletski
Tiponova teksto

Poemo en heksametro muzikigita laŭ stilo de portugala Faduo.

Teksto

La avereco antaŭe opiniiĝis mortpeko,
Kaj estis malpermesite je procentegoj uzuri,
Povis de faŭko infera esti savata riĉulo
Nur se pro preĝ’ de povruloj graco al li donaciĝis.

Aĥ, l’ avareco hodiaŭ konsideriĝas virteco,
Kaj uzurulo atingas ĉiam potencajn orelojn,
Rajtas riĉulo prirabi povrulojn sen iu skrupulo,
Ĉar per la man’ de l’ merkato malbono ŝanĝiĝas al bono.

Do la socia progreso miregon al ĉiuj donacis:
Iras kamelo facile tra la kudrilan trueton.

Eksteraj ligoj