Enhavtabelo

Fariĝu pura la rojet'

MuzikoCaetano Veloso
Esperanta tekstoGregor Markič
Esperanta plenumoGregor Markič
Originala titoloPurificar o Subaé
Originala tekstoMaria Bethânia

Teksto

Fariĝu pura la rojet'
foriĝu l' malbonul' fripona
la reĝino de la riveret'
regas la sinjorino bona.

La de akvoj klaraj abundeg'
fluanta el la printempa fonto,
ĝin nutras la plaĉa pluveg'
filtrata tra l' ĉiela ponto.

O kara knabino, minacas dangero
progreso prosperon ne portas,
la konkoj kaj fiŝoj turmente jen mortas,
pro tio mia kant' plenas de la mizero.

Eksteraj ligoj

https://www.youtube.com/watch?v=31KqKnLJ54w