Flosistoj

Muzikopola popolkanto
E-tekstoRoman Dobrzyński
Origina titoloPieśń flisaków
MIDIflosistoj.mid

Teksto

Malrapide flosas barko
sur ondoj de l'river',
preter urboj sub pontarkoj,
tra nia bela ter'.
Dum nokto kaj dum tag'
ne lasas nin la kant',
vivas sen la kant' neniu
ĉe ni rivervagant'.

Fluas, fluas la flosaro,
post horo pasas hor',
jam proksime al la maro,
sed hejme restis kor'.
Atendas la knabin',
reveni vokas tuj
apud bela urb' Krakovo,
en koro de l'patruj'.