Enhavtabelo

Flustre falas la neĝ'

MuzikoGermana popolkanto
Originala titoloLeise rieselt der Schnee
E-teksto 1Josef Kühnel
E-teksto 2Josef Kühnel, Albrecht Kronenberger, Bernhard Eichkorn 2023
Tipotraduko

Teksto 1

Flustre falas la neĝ‘.
Lag‘ rigidas laŭ leĝ‘.
Kristfeste brilas arbar‘.
Ĝoju pri Kristo, homar‘!

Varmo estas en kor‘.
Foras ĉiu dolor‘.
Fuĝas la vivoamar’.
Ĝoju pri Kristo, homar‘!

Sankta nokta lumbril‘
kaj ĉiela jubil‘
logas laŭ ĉarma fanfar‘
Ĝoju pri Kristo, homar‘!

Teksto 2

Milda neĝofal'.
Vintra frost' en la val'.
Bril' de l' kristnaska abi'.
Ĝoju do! Krist' inter ni.

Varme batu la kor'.
Svenu plor' kaj dolor'.
Fuĝu viv-zorgoj de vi.
Ĝoju do! Krist' inter ni.

Sankta-nokta lumbril'.
Anĝelara jubil'.
Ĉarma ĉiel-melodi'.
Ĝoju do! Krist' inter ni.