Muziko | Kajto |
---|---|
Originala teksto | Sennoma 14-jaraĝa sviso |
La tekston de ĉi tiu kanto Kajto akiris de 14-jaraĝa svisa lernejanto el ie de la franclingva parto de Svislando. Ĝi estas skribekzerco en la lernejo, kie Esperanto estas deviga.
Ri skribis la tekston pri sia frato en tempo ke riaj gepatroj separiĝis.
Artureto, mia frato, malavara estas vi
Vi ĉeestas, vi ĉeestos kiam mi bezonas vin (dufoje)
Se vi timas en la nokto, ĉiam mi konsolos vin
Vi meritas, rigardante kion faras vi por mi (dufoje)
La frateco estas amo, kion mi sentas al vi
Eĉ kvereloj, eĉ disputoj ne separos min de vi (dufoje)
Artureto, mia frato, mi tre forte amas vin
Por nenio en la mondo mi separus min de vi (trifoje)