Ĝis revido

Teksto/Muziko J. KOLODZIEJCZYK
E-tekstoGeorgo HANDZLIK

Teksto

Ĝis revido, ĝis revido.
Plue jam simplas la voj'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Vojo de ĝojo kaj plor'.

Etendu viajn manojn,
Vent' kombu viajn harojn.
Suno vian memoron
Konservos en kor'.

Ĝis revido, ĝis revido,
Tremas rivero kaj lag'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Susuras nokto kaj tag'.

Ĝis revido, ĝis revido,
Morgaŭ disblovos nin vent'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Profito estos aŭ perd'?