| Teksto/Muziko | Renato Rascel - Garinel - Giovannini | 
|---|---|
| E-teksto | S. DOCAL | 
| Kantas | Alberta CASEY | 
Origina titolo: Arrivederci Roma
Ĝis la revido, Roma!
Foriros baldaŭ mi.
Urbo de mil lun-lumitaj lokoj,
Urbo de mil varmaj ĉirkaubrakoj,
Kie trovis mi la revan amon de la viv'.
Refreno:
Ĝis la revido, Roma!
Disiĝi devas ni.
Kiam mi revenos al vi, Roma,
Geedziĝaj sonoriloj ludos.
Tiam estos mi en Paradizo apud li. (2-foje)