Havis mi kolombon

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloMěla jsem holoubka
MIDIhavis_mi_kolombon.mid

Teksto

Havis mi kolombon,
fermis ĝin en kaĝo,
kampon ĝi forflugis,
pro ĝi, ho, domaĝo,
kampon ĝi forflugis,
je kverket' eksidis,
kaj la kolombeto al
mi moke ridis.

“Kara kotombeto,
ne mokridu je mi,
vian amantinon
ne devigu ĝemi.”
“Mi ŝin nc devigas,
estas kulpo ŝia.
ŝi aliajn havas
dum foresto mia.

Donis mi rubandon
al ŝi irizklaran,
por ornami ŝian
kapon bukloharan.
Donis mi rubandon
blankan, la ornamon,
ke ĝi memorigu
al ŝi mian amon.”