Hejmen ni velas

Muzikoskota popolkanto
E-tekstoReto Rossetti
Origina titoloWestering home
MIDIhejmen_ni_velas.mid

Teksto

Belas Nipono kaj bunta Malaj',
bravas la pompo de l'riĉa Kataj',
tamen pli ravas celadi al kaj'
de l'hejma insulo Isla1.

Refreno:

Do hejmen ni velas kun kanto en vent',
helas okuloj, adiaŭ lament',
amo alridos nin en okcident',
kara insulo mia.

Staras popol' okcidenta en sol',
gaja kaj saĝa kun kora bonvol',
tien mi volas, ĉar jen mia rol',
ĉe miaj en hejmo Isla.

Refreno

1 Prononcu: Isla = Ajla