Hela Luno

Teksto de A. Bokov, tradukis Aleksandr BELOV kaj Mikaelo Bronŝtejn

Teksto

En ĉielo hela luno
Flosas, kiel boatet'.
Kion sentas mia koro? -
Forte batas la koret'. (2-foje)

Por renkonti la amatan
Venos mi el hejma sin'
Kie vagas mia kara -
Mi egale trovos lin. (2-foje)

Kiaj steloj en ĉielo
Kaj la luna melodi'!
Al neniu volas kredi
Ke alian amas vi! (2-foje)