| Teksto | Renata MUĤA | 
|---|---|
| Muziko | ? | 
| E-teksto | Lusi RIMON | 
En familio hipopotama -
Jen hipopopaĉjo
Kun hipopopanjo.
Sen hipokrito - mi emus respondon:
Hipoposteuloj ĉu venos en mondon?
Sed estas konfuze demandi pli rekte,
Pri hipotezaj hipopoproektoj.
Kvankam ne jam estas klara la temo,
Tamen finiĝas la hipopoemo.