Ho Am-Rabio

TekstoĴ. Dan
E-tekstoBert SCHUMANN
MuzikoĴ. Dan

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.

Teksto

Sub ardaj varmoj someraj
el via korpo gutas ŝvitoperloj.
En miaj haroj vian ŝviton mi sentas
kaj vian fortan deziron.

En tiu ĉambro sen lum'
niaj korpoj sin donas nun
al tiu plezuro de la sensoj
senmezure, intense.

Ho, amrabio. Donu vin, mia amato.

Pluvego el nuboj fuĝas,
ventego sub tondro muĝas.
Inundas fulmoj dum tempeto,
nin malkovras laŭ mova silueto.

De fora muziko idilia
alflugas ritmo incita,
kiu instigas ambaŭ nin
al plezuro ami sen fin'.

En tiu varmo ŝvita ekzalte
korpon vi lasas vivi senhalte.
Matene vi senspiriĝas tenere.
Forlasu min nun kaj ĝis vespere.