| Esperanta teksto | G. O. KARLSSON |
|---|---|
| Tipo | traduko |
| Originala titolo | Var skall jag finna mig en flicka så ren? |
/: Ho, kie trovos mi knabinon de bril'
de bril' simila al la sun'? :/
Refreno:
/: Ja, ni konstruos kabaneton al ni
arbare, kie kantas najtingal', najtingal'
kaj la luno brilas en vespera seren',
kaj trilas turd' en foliar'. :/
/: Konstante pensas al knabino mi nun.
Por ŝi la vivo kaj la mort'! :/
Refreno
/: Neniam plue ni disigos nin,
ĝis lasta fino de la viv'. :/
Refreno