| E-teksto | Éva FARKAS-TATÁR | 
|---|---|
| MIDI | ho_malgojiga_tempo.mid | 
Ho, malĝojiga tempo, 
nebulfara vento 
nebulfara tempo,
Ho, rompas mian koron 
adiaŭa sento,
adiaŭa sento.
Ho, se mi scius
kien tiras vin la brilo, 
tiras vin brilo.
Ho, plugus mi la vojon 
per ora plugilo,
per ora plugilo.
Ho, erpus mi la vojon
per valoraj perloj
per valoraj perloj.
Ho, akvumus la teron
per abundaj larmoj,
per abundaj larmoj!