Jam morgaŭ

Esperanta tekstoHannes Wader

Teksto

Diru kiel longe viaj piedoj
La nudan grundon jam ne tuŝis plu
Kaj tagojn, jarojn ili paŝis
Sur la asfalta kaj betona flu'

Nun kuŝas jen finfine en la sablo
Laŭeble plej profunde via pland'
La maro post-en-fluas viajn spurojn
Glatiĝas ĉirkaŭ vi la tuta strand'

Kaj jam morgaŭ, morgaŭ jam, la mara sepo
El kiu venis iam ĉia viv'
Malbone kuracitajn batojn, vundojn

Al ĉiuj lavos, puŝos al fordriv'
Foren ŝovos ĉion ĝis ĉi momento
Estantan centro de ĉia aktiv'
Kiel longe vi dum lunaj noktoj

Dum ŝtormoj volis krii al la mar'
Kiel en antikvo la kantistoj
Kutimis ofte laŭ defia far'
Sufoke ventofrapoj jam efikas nun

Puŝas vian krion al silent'
Reprenas ĝin tuj poste el la gorĝo
Kaj ĝin disŝiras poste dum moment'
Sed jam morgaŭ, morgaŭ jam, estos tempesto

Kaj komuna kaj kuraĝa dolor-skand'
Pri tio, kio ĉiujn dolorigas
Ne rompos la makzelojn ŝtormo-grand'
Sеd la voĉojn, ĉies voĉojn, pelos

Aŭdeblaj tra la tuta vasta land'
Sеd la voĉojn, ĉies voĉojn, pelos
Aŭdeblaj tra la tuta vasta land'