| Muziko | Lena WILKE | 
|---|---|
| Teksto | Lena WILKE | 
| Tipo | nova teksto | 
Ŝi estas bela muzo, perfekta estas ŝi   
kaj ĉarma kaj amuza, la vira fantazi'.
Ŝi estas diligenta kaj saĝa estas ŝi.
Ŝi estas tre talenta, la vira fantasi'.   
Ŝi povas aŭskultadi, komprenas zorgojn ŝi.
Ŝi ŝatas kuiradi, prizorgas ĉion ŝi.
Ŝi havas la animon kaj ridi povas ŝi.
Ne estas ŝi virino, ŝi estas… melodi'.
Post ia granda festo revenas sole ŝi.
Havante belajn vestojn, piede iras ŝi.
Kaj hejme en silento, en unuĉambra nesto
kun ŝi parolas vento, fajfante tra fenestro 
Vi estas bela muzo, perfekta estas vi   
kaj ĉarma kaj amuza, la vira fantazi'.
Vi havas la animon kaj ridi povas vi.
Ne estas vi virino, vi estas… melodi'.
Ne estas vi virino, vi estas… fantazi'.