Jen la dometo

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloTámhle chaloupka
MIDIjen_la_dometo.mid

Teksto

Jen la dometo,
ĉu mi iru ĝin?
/: Ĉu vi, kara, dormas,
aŭ ĉu vi min aŭdas,
mia amatin'? :/

Ah, mi ne dormas,
mi ja aŭdas vin.
/: Sed en nuna horo,
mi ne povas, koro,
ah, vidigi min! :/

Se vi ne volas,
do adiaŭ nun!
/: Mi vin ja ne tenos,
mi plu ne revenos,
al vi, mia sun'! :/

Se vi ne venos,
ne malĝojos mi.
/: Alian elektu,
kaj plu ne difektu
herbon apud ni! :/