Jen Silvio

AŭtoroSchubert
Origina titoloAn Sylvia
MIDIjen_silvio.mid

Teksto

Jen Silvio - Kial ŝi
De ĉiu hom’ laŭdata?
En sanktec’ vivadas ŝi
Ĉiele favorata;
Ŝin adoru, tial ni,
Ŝin adoru, tial ni.

Ĉu animon havas ŝi,
Krom ŝia belegeco?
Jes, ĉar dolĉa amradi’
Vidiĝas, kaj fideco
En okuloj de Silvi’,
En okuloj de Silvi’.

Pro Silvio, laŭdkantad’
Sonadu sur la tero.
Ŝi vivadu en ĝojad’
Ĉiame sen mizero.
Sen doloro per benad’,
Sen doloro per benad’.