| Muziko | usona popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Josef Cink | 
| Origina titolo | John Brown's body | 
| MIDI | john_brown.mid | 
Korpo de John Brown ripozas en la tomb' 
- sed plu marŝas la spirit'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- sed plu marŝas la spirit'.
Steloj de ĉiel' rgardas kun estim' 
- al la tombo de John Brown.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- al la tombo d John Brown.
Li fariĝis la soldat' de Di'-sinjor' 
- marŝas plu spirit' de li.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- marŝas plu spirit' de li.
Negrojn suferigis vipo de sklavist' (3-foje) 
- vidis ĝin John Brown kun trist'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- vidis ĝin John Brown kun trist'.
Trup' el Virĝini' leviĝis al milit' (3-foje) 
- por liber' sub lia gvid'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- por liber' sub lia gvid'.
Aron kuraĝulan venkis la perfort' (3-foje)  
- al John Brown juĝitas mort'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje) 
- al John Brown juĝitas mort'.
De urb' Charleston aŭdiĝas strist-sonor' (3-foje)
- de John Brown jen lasta hor'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje)
- de John Brown jen lasta hor'.
Korpo de John Brown ne estas plu ĉe ni. (3-foje)
- vivas lia bon-geni'.
Glore, glore, hallelujah (3-foje)
- vivas lia bon-geni'.