Juneco perdita

Aŭtoroĉeha popolkanto
E-tekstoA. Neužil
MIDIjuneco_perdita.mid

Teksto

Ekbruegis montoj, eĥas for arbaroj;
Kial vi pasis for, miaj junaj jaroj,
Vi, junaj jaroj?

Miaj junaj jaroj ĝuis nek gajecon,
Nek de l’mond’ ian ajn spertis mi aprezon,
Ian aprezon.

Vin, juneco, vin mi perdis, mian karan,
Kiel ŝton’ falas for, for en akvon klaran,
En akvon klaran.

Tiu ŝtono tamen turnos sin feliĉa —
Sed junec’ mia ne estas reviviĝa,
Ne reviviĝa.