Kaj Sentiĝas Am'

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika”
La teksto estas traduko el la kanto “I Feel Loved”, verkita de Martin Gore, el Britio.
Originala muziko de Depeche Mode, tradukita al Esperanto.

Teksto

Estas nigra nokto de mia anim´
kaj la tento alvenas min
Sed tra dolor´ kaj suferado
Tra subita kortremado

kaj sentiĝas am´
kaj sentiĝas am´

Kiam la tenebr´ alvenas
En mia kap´ flustrad´ aŭdiĝas
Demandante, allogante
Sed, nu, mi ne trompiĝas

kaj sentiĝas am´
kaj sentiĝas am´

El la ĝojo de via kiso
Venas sento de interna bliso
Mi vertiĝas dezirate
Mi ekbrulas animfajre

kaj sentiĝas am´
kaj sentiĝas am´
kaj sentiĝas am´
kaj sentiĝas am´