Kampula kanto

MuzikoMelodio de: Du Husmand, som ørker den stridige Jord
TekstoJohan Skjoldborg
Esperanta tekstoH.P.F.

Teksto

Kampul', kiu penas pri foso de ter'
kaj fortojn neniam avaras,
kaj kies arĝente brilanta plugfer'
unue kulturon preparas,
— pli nobla vi estas kun kala la man'
ol multaj kun brila ordena ornam',
paŝantaj sur glataj pargetoj.

En regno erika vi por la soci'
pli larĝan terenon konstruas,
penante vi agron havigas al vi
kaj al la popol' kontribuas.
Trankvila vi estas en via labor'.
Dum helpas aliaj sin nur per teror',
kurbiĝas por pren' viaj pugnoj.

Maljuna, kurbita penulo, de vi
ni hejmon lernadas konstrui,
— al lacaj urbanoj kaj ankaŭ al mi
vi tion ĉi povas instrui —
virecon, la pezo de aga la vol'
kolektas vi por la morgaŭa popol',
venanta de l’ kampaj kabanoj.

Vi nobla, trankvila kulturosoldat'
neniam ricevis altrangon,
pli multe famiĝas ol vi akrobat',
dancanta en tendoj fandangon,
la pordojn mi feste malfermas por vi,
jen venu kaj estu la gasto de mi!
Kusenoj la benkojn ornamu.

Kaj kiam vi falas sur kampo de l’ ag'
— fremdulo en svarm' de l’ homaro,
se eĉ paroladas en tiu tag'
nur flug' de migranta birdaro,
— sur tombo de vi, mi je via honor'
starigas ŝtonegon — ĝi estu memor'
de unu, vin bone koninta.