Kanto pri malkvieta juneco

MuzikoA. Paĥmutova
TekstoL. Oŝanin
E-tekstoK. Gusev
MIDIkanto_pri_malkvieta_juneco.mid

Teksto

Okupas nin zorgo nia,
Okupas zorgo nin tia:
Ke vivu la ter' patria,
Kaj zorgojn aliajn for!

Refreno:

Kaj neĝ', kaj vento,
Kaj bril' de stela ĥor',
Kaj vastoj senlimaj
Vin vokas nun, mia kor'!

Kaj neĝ', kaj vento,
Kaj bril' de stela ĥor',
Kaj vastoj senlimaj
Vin vokas nun, mia kor'!

Minacas al ni danĝero,
Sed nin ne lasas espero,
Kaj restos ja ni en vero
Amikoj ĝis lasta hor'.

Refreno

Kaj dum mi je ir' kapablas,
Kaj dum je vid' mi kapablas,
Kaj dum je spir mi kapablas
Mi marŝu ja kun fervor'.

Refreno

Kaj iam en vent' kaj flamo
Feliĉe trovos vin amo,
Ĝi gvidos vin por ĉiamo,
Neniam vin lasos for.

Refreno

Ne regu vin penso eta,
Ke vivo iĝis kvieta,
Al cel' via estu preta,
Kaj trovos vin via glor'.

Refreno