Kiel la Tero belas

MuzikoKajto
Esperanta tekstoNanne KALMA
Originala tekstoNanne KALMA

Teksto

Refreno:

Ho, ho, ho; ho, ho, ho (dufoje)
Kiel la Tero belas
Eĉ se ne ĉio helas
Eĉ se ne ĉio glatas
Vivi sur la Tero mi ŝatas

Malgraŭ la militoj, multaj forpelitoj
Malgraŭ la monfrukto de la monda korupto
Vivi sur la Tero mi ŝatas
Malgraŭ fiepoko, mortigitaj fokoj
Malgraŭ la nutraĵoj kun kemiaĵoj
Vivi sur la Tero mi ŝatas
Malgraŭ la poluo, la tertremaj skuoj
Malgraŭ la agaco pro virusminaco
Vivi sur la Tero mi ŝatas

Refreno

Pro la brilo suna, pro la pejzaĝo duna
Pro la tagiĝo malva, pro la luno kalva
Vivi sur la Tero mi ŝatas
Pro infana rido, pro la hunda ido
Pro la blua ĉielo, pro la dolĉa mielo
Vivi sur la Tero mi ŝatas
Pro humana varmo, pro kompata larmo
Pro frateca gesto, pro via ĉeesto
Vivi sur la Tero mi ŝatas

Refreno

Vivi sur la Tero mi ŝatas (dufoje)