Komunista marseljezo

MuzikoDemjan BEDNIJ
Esperanta tekstoA. JODKO
Tipotraduko

Teksto

Ni — de brulo tutmonda ardo
Ni forbatis katenojn de l' sklav'!
Komunism' — nia ruĝa standardo
Kun deviz': en batalo la sav'.
Kontraŭ la raŭkiĝintaj de krio
Parazitoj de nia labor'
Batalados ni kun energio
Ĉiuj kune, kun sama fervor'.

Rekantaĵo

Honestaj, armiĝu sen tim' kaj ŝancel'
Pereu la mondparazitoj!
Ni venkos, aŭ mortos venkitaj!!!
Al cel', al cel', al cel', al cel' al cel'!

La pereo multnombra de fratoj,
De l' patrinoj malriĉaj la plor',
La vundado de l' homoj per batoj
Jen la kaŭzo de l' ruĝa teror'!
Do, memoru dum nokto kaj tago,
Adorantoj de l' or' sur la ter',
Por vi venis la hor' de l' ŝuldpago
Bienul', aterist' — bankier'

Rekantaĵo

Al tombistoj de l' volo popola,
Sin nutrantaj per nia labor',
Kies estas profit' monopola
La fabrik' kaj preĝeja trezor',
Al kanajloj pro kies profitoj
Oni mortis en la agoni'
Dum sovaĝaj sangverŝaj militoj, —
Grandan konton prezentas nun ni.

Rekantaĵo

Nin minacas la burĝa ŝakalo,
Sed jam venis por ĝi morta fin',
Ni ĝin vokas al lasta batalo,
Senkompataj pro ĝia obstin'.
Sen hezit' agu do batalantoj,
Nin ŝakaloj ne trompu per pac',
Sur malnovaj ruinoj — gigantoj
Nia hela ekbrilos palac'!

Rekantaĵo

Ĉia ajn en la mondo laboro
Por kaleca konvenas la man',
Sed neniam de nia fervoro
Pliriĉiĝos la burĝo tiran'.
La fripone rabita monsumo
Plu ne kreskos en ies angul'
Ĉar en nia laborkomunumo
Estas nek malriĉul', nek riĉul'!

Rekantaĵo

Kontraŭ ĉiuj vampiroj, skorpioj
Kontraŭ burĝa fipastra la vol'
Tuj leviĝu la proletarioj,
La rabita malklera popol'!
Tuj leviĝu pro la idealo,
La infanoj de l' granda mizer'!
Unuiĝu por lasta batalo,
Defendantoj de l' frata afer'!

Rekantaĵo